Saltu al enhavo

Afrika palmapuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika palmapuso
dumfluge
dumfluge
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Cypsiurus
Specio: Afrika palmapuso C. parvus
Cypsiurus parvus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
ruĝe, Madagaskara palmapuso, Cypsiurus gracilis
ruĝe, Madagaskara palmapuso, Cypsiurus gracilis
ruĝe, Madagaskara palmapuso, Cypsiurus gracilis
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r
Ovoj de Cypsiurus parvus

La Afrika palmapuso (Cypsiurus parvus) estas eta apuso. Ĝi estas tre simila al la Azia palmapuso, Cypsiurus balasiensis, kvankam iomete pli granda, kaj ili estis iam konsiderata la sama specio.

Ĝi estas ofta loĝanto (nemigranta) kaj reproduktanto en tropika Afriko. La nestomaterialo estas gluita al la reverso de palmo-folio per salivo, kiun estas uzata ankaŭ por sekurigi la kutimajn du ovojn. Tiu estas rapidfluga birdo de malferma kamparo, kiuj estas tre forte asociaj kun oleopalmoj.

Tiu 16cm longa afrotropisa specio estas precipe palbruna. Ĝi havas longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surteriĝas volonte surgrunden. La voĉo estas laŭta krio.

Tiuj apusoj pasigas plej parton de siaj vivoj en aero, kaj manĝas fluginsektojn per siaj bekoj. Palmapusoj ofte manĝas insektojn proksime de la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]