CNN International
| CNN International | ||
|---|---|---|
| televidstacio pagata televido | ||
| Komenco | 1-a de septembro 1985 vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | CNN Center | |
| Lingvoj | ||
| Posedata de | Turner Broadcasting System vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Cable News Network International aŭ CNN International (CNNi, simple markita en la aero kiel CNN) estas internacia televidkanalo kaj retejo, posedata de CNN Worldwide. CNN International elsendas novaĵajn programojn tutmonde; ĝi kunlaboras kun la naciaj kaj internaciaj novaĵagentejoj de la fratina reto CNN. Male al sia fratina kanalo, CNN, abona servo nur por Nordameriko, CNN International estas elsendata sur diversaj televidaj platformoj tra la mondo, kaj elsendata de studioj ene kaj ekster Usono, en Atlanta, Novjorko, [1] Londono, Mumbajo, Honkongo kaj Abudabio. En iuj landoj, ĝi estas havebla kiel senpaga reto. La servo celas la transoceanan merkaton, konkurante kun landspecifaj kanaloj.
Male al la nacia kanalo CNN/US, CNN International elsendas tutmonde. Ĝi atingas pli ol 200 milionojn da hejmoj kaj hotelĉambroj en pli ol 212 landoj kaj teritorioj. Por plej multaj spektantoj, ĝi estas senpaga; tamen, kelkaj pagtelevidaj kompanioj inkluzivas ĝin en siaj televidaj pakaĵoj. Ĝi ankaŭ povas esti spektita senpage en la retejo de CNN. Ĝi estas konsiderata la dua plej granda novaĵreto post BBC World.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Accessed May 15, 2021.

