Caspar Lehmann
| Caspar Lehmann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1599 (426-jaraĝa) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | orgenkonstruo |
Caspar LEHMANN, ankaŭ Kaspar Lochmann, estis germana orgenfaristo el Suhl. Kun la kuzo Johann Heinrich Mannli li posedis renomiĝintan atelieron en Suhl, meze de la 17-a jarcento.
Atesteblas instrumentoj de li je Georga Kirko ĉe Steinbacher Grund (Administradujo Hallenberg) kaj je la Miĥaelaj Kirkoj de Ohrdruf kaj Rohr. Pri la instalo en Ohrdruf certas ke la nova instrumento kostis nur 160 taleroj anstataŭ 285 post kiam Lehmann akceptis kunprenon de la antaŭula instrumento. Krome konatas ekspertizo de 1697 pri la Lehmann-instrumento en Ohrdruf fare de la fakkolego Johann Conrad Weißhaupt el Seebergen.
La komisio por Rohr estis farita en 1666; dimanĉe en la 17-a de marto 1667 okazis en Rohr la solena konsekro kaj unua ludado sure, fare de la organisto Heinrich Conrad Clemen el Springstille. Krome, Lehmann renovigis en 1673 la orgenon por la preĝejo Sankta Nikolao (Geschwenda), kiun estis kreinta en la 1647-a jaro Sebastian Wätzschele el Seebergen.
Disĉiplo de Lehmann estis Hans Heinrich Lortzing (de 1675 orgenkonstruisto en Ohrdruf) kaj la fratoj Sterzing.
Eksteraj liglioj
[redakti | redakti fonton]- vilaĝa kroniko de Geschwenda
- kroniko de la Mikaelo-kirko de Rohr
- Peter Heckert: "Kirche im Steinbacher Grund - Amt Hallenberg" - PDF, 1990

