Ede Neumann
| Ede Neumann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de oktobro 1859 en Óbuda |
| Morto | 12-an de decembro 1918 (59-jaraĝa) en Nagykanizsa |
| Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
| Familio | |
| Infanoj | Ernő Naményi, Lajos Naményi |
| Okupo | |
| Okupo | rabeno hebreisto |
Ede Neumann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Neumann Ede estis hungara rabeno, teologo. Liaj ambaŭ filoj estis Ernő Naményi kaj Lajos Naményi (psikiatro), lia bopatro estis Meyer Kayserling.
Ede Neumann[1][2][3] naskiĝis la 20-an de oktobro 1859 en Óbuda, li mortis la 12-an de decembro 1918 en Nagykanizsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Neumann maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto en 1876, dum li private studis Talmudon. Post jaro li ekstudis en ĝuste tiam fondita Tutlanda Rabena Instituto, kie li rabeniĝis en 1883. Samtempe li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li tuj estis rabeno en Nagykanizsa ĝis sia morto. Li predikis jam hungare, krome en la matrikulo li notis same hungare, krome li ofte kontribuis en judaj revuoj. Li edziĝis en 1884, poste 2 filoj naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A mohamedán József-monda eredete és fejlődése (1881)
- Hitszónoklatok és beszédek (prelegoj, 1886)
- Zsidó vallástörténet (2 volumoj, 1894-1897)
- Rövid héber nyelvtan (1895)
- Kayserling (1908)
- Az asszír korszak prófétái és a zsidók története (1908)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1217243 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66268 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=727984&date=2025-06-28 nemzeti névtér

