Saltu al enhavo

George Vancouver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Vancouver
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1757 (1757-06-22)
en King's Lynn,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 12-an de majo 1798 (1798-05-12) (40-jaraĝa)
en Petersham,  Reĝlando de Granda Britio
Tombo St Peter's Church, Petersham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo George Vancouver
Familio
Frat(in)o Charles Vancouver (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
oficiro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

George Vancouver - prononoco laŭ sistemo IFA d͡ʒˈɔːd͡ʒ vaŋkˈuːvə - estis brita esploristo kaj kapitano de la brita mararmeo. Li naskiĝis 22-an de junio 1757 en King's Lynn, Norfolk, Reĝlando de Granda Britio kaj mortis en aĝo de nur 40 jaroj la 10-an de majo 1798 en Petersham proksime de Richmond upon Thames, Surrey, same en Britio. Aparte li respondecis pri gvidado de la Vankuvera ekspedicio (Q3044451) fine de la 18-a jarcento, ekspedicio de 1791 ĝis 1795 de la brita mararmeo, kiu esploris okcidentan Nordamerikon, do la parton kiu nun estas Brita Kolumbio de Kanado kaj Vaŝingtonio de Usono. En tiu ekspedicio li aparte kunlaboris kun la esploristoj kaj oficiroj Peter Puget kaj Joseph Whidbey. Se oni en la 21-a jarcento aŭdas aŭ vidas lian nomon, oni pleje pensas pri Vankuvero, la metropolo tute okcidente de Kanado, ĉefurbo de la provinco Brita Kolumbio, kiu ricevis sian nomon honore al li.