Industrio
| Industrio | ||
|---|---|---|
| ekonomiaj sektoroj produktado | ||
| ekonomia aktiveco • duaranga sektoro de la ekonomio | ||


Industrio estas baza branĉo de la produktado. En la industrio oni ekspluatas kaj prilaboras la materialojn de la naturo (ankaŭ la agrikulturajn produktojn). La industrio produktas eĉ ankaŭ la laborilojn kaj labormaterialojn. Oni dividas la industrion al diversaj gravaj branĉetoj, subbranĉoj, fakbranĉoj.
Industrio estas la produktado de varo aŭ servo ene de ekonomio.[1] Industrio iĝis grava sektoro de produktado kaj laboro en eŭropaj kaj nordamerikaj landoj dum la Industria revolucio, renversante antaŭajn komercajn kaj feŭdajn ekonomiojn. Tio okazis tra multaj sinsekvaj rapidaj progresoj en teknologio, kiel ekzemple la produktado el ŝtalo kaj karbo.
Post la Industria revolucio, eble triono de la ekonomia produktaĵo de la mondo estas derivita de industrioj. Multaj industrilandoj kaj multaj evoluaj/duon-evoluintaj landoj (Ĉina Popola Respubliko, Barato ktp.) dependas signife de industrio. Industrioj, la landoj kie ili ekzistas ene, kaj la ekonomioj de tiuj landoj estas interligitaj en kompleksa teksaĵo de interligiteco.
Difinoj
[redakti | redakti fonton]En PIV oni listigas tri difinojn tre interrilatajn, nome la jenaj:
- Arto, metio aŭ plej ĝenerale aparta agado, per kiu oni produktas riĉaĵojn aŭ plivaloraĵojn per transformado de krudaj materialoj: kaj kiel ekzemploj oni havigas la industriojn de fero, minoj, libro, ledo; la peza industrio (ŝtalprilabora); tapiŝoj, kaj derivajn konceptojn kaj esprimojn kiel majstraĵoj de industrio kaj bongusto kaj vilaĝa industrio el Zamenhofo mem.
- Tuto de la artoj kaj metioj, per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materialoj, kontraste kun terkulturo kaj komerco, kiuj estus la aliaj du klasikaj sektoroj de la ekonomio, tio estas terkulturo la unua, industrio la dua, kaj komerco la tria (neniu povas ekzisti sen la antaŭa komprenante per terkulturo la tuton de la krudmaterialoj: kaj kiel ekzemploj oni mencias frazojn "la ŝtato devas interakordigi la bezonojn de agrikulturo kaj industrio"; "lando kun prospera, naskiĝanta industrio". Rilataj konceptoj estus kartelo, konzerno, planizado.
- Tuto de la teknikoj kaj agadoj, per kiuj homgrupo transformas krudajn materialojn en objektojn; tuto de la objektoj de ĉi tiu industrio: ŝtona, osta, korna industrio, kio sugestas prahistorian originon de industrio.[2]
Oni listigas en la menciita fama vortaro kaj difinas jenajn derivaĵojn: industria, industriigi, industriisto, industriulo, bioindustrio, etindustrio, grandindustrio, pezindustrio, reklamindustrio.[3]
La termino «industrio» devenas de la latinlingva termino "industrio" komponita de la latinaj vortoj "indo" (en) kaj "struere" (konstrui). Dumlonge ĝi signifis kapablon fari ion, inventon aŭ inventemon, scipovi fari,[4] kaj pro etendo, metio kiun oni plenumas por vivtenado.[5] Poste la vorto ekhavis pli mallarĝan sencon en la 18-a jarcento por referenci «ĉian produktivan agadon»,[6] tio estas ĉiu agado kiu rezultas en la produktado de riĉeco: nome la terkultura, la komerca kaj la fabrika (muntado) industrio. Ekde la 19-a jarcento, la ĉefaj aktivecoj de la agrikulturo estis komprenitaj ekster la kampo de la industrio kiu nuntempe aludas al la «aro de aktivecoj soci-ekonomiaj fonditaj sur la transformado de la krudmaterialoj».[6]
Klasifikado de industrio
[redakti | redakti fonton]Vidu Ekonomiaj sektoroj
Industrioj povas esti klasifikitaj laŭ gamo da vojoj. Sur la pinta nivelo, industrio ofte estas klasifikita en sektorojn: Primara aŭ ekstrakta, sekundara aŭ industria, kaj terciara aŭ servoj. Kelkaj verkistoj aldonas kvaran (scio) aŭ eĉ kvinan (kulturo kaj esplorado) sektorojn. Laŭ la tempopaso, la frakcio de la industrio ene de socio kaj ene de ĉiu sektoro ŝanĝiĝas. Tiuj sektoroj estas la jenaj:
| Sektoro | Difino |
|---|---|
| Unuaranga | Tio implikas la ekstraktadon de resursoj rekte el la Tero; tio inkludas terkultivadon, minadon kaj arbodehakadon. Ili ne prilaboras la produktojn entute. Ili sendas ĝin for al fabrikoj por fari profiton. |
| Duaranga | Tiu grupo estas engaĝita en la pretigo de produktoj de primaraj industrioj. Tio inkludas ĉiujn fabrikojn - tiuj kiuj rafinas metalojn, produktas meblaron, aŭ pakas farmproduktojn kiaj ekzemple viando. Entute oni fabrikas ĉiujn produktojn kiujn oni bezonas fare de unuopuloj kaj entreprenoj, nome nutrado, vestoj, domoj, transportiloj, laboriloj, distriloj ktp. |
| Triaranga | Tiu grupo estas engaĝita en la zorgado de servoj. Ili inkludas instruistojn, manaĝerojn, financajn servojn, bankojn kaj aliajn teleliverantojn. |
| Kvararanga | Tiu grupo estas engaĝita en la esplorado de scienco kaj teknologio kaj aliaj altnivelaj taskoj. Ili inkludas sciencistojn, kuracistojn, kaj advokatojn. |
| Kvinaranga | Kelkaj pripensas ke tio estas filio de la kvararanga sektoro nomita la Kvinaranga, kiu inkludas la plej altajn nivelojn de decidiĝo en socio aŭ ekonomio. Tiu sektoro inkludus la pintoficulojn aŭ oficialulojn en tiaj kampoj kiaj registaro, scienco, universitatoj, neprofitocela, kuracado, kulturo, kaj la amaskomunikilaro. |
Ekzistas multaj aliaj malsamaj specoj de industrioj, kaj ofte organizitaj en malsamajn klasojn aŭ sektorojn per gamo da industriaj klasifikoj. Merkat-bazitaj klasifiksistemoj kiaj ekzemple la Global Industry Classification Standard (Tutmonda Industria Klasiga Standardo) kaj la Industria Klasifikada Komparnormo estas uzitaj en financoj kaj merkat-analizo. Tiuj klasifikaj sistemoj ofte disigas industriojn laŭ similaj funkcioj kaj merkatoj kaj identigas entreprenojn produktantajn rilatajn produktojn.
Industrioj ankaŭ povas esti identigitaj per ties produkto, kiaj ekzemple: kemia industrio, naftindustrio, aŭtindustrio, elektronika industrio, viando-pakuma industrio, gastindustrio, nutraĵa industrio, fiŝindustrio, softvarindustrio, paper-industrio, distra industrio, duonkonduktaĵa industrio, kulturindustrio, kaj malriĉulindustrio. Aliaj sektoroj estas la cementindustrio, la tekstila, la farmacia industrio, la armindustrio, la robotiko, la komputadindustrio, la kosmonaŭtiko, la meĥanikindustrio ktp.
Branĉoj
[redakti | redakti fonton]Gravaj branĉetoj de la industrio:


- Agrikultura industrio, produktado de kortobirdoj, mielo, vino, oleo, lakto
- Elfosa industrio
- Minado, industria fiŝkaptado produktado de sukero, karbo
- Muntindustrio
- Pezindustrio, uzas grandajn fabrikojn en kiuj oni prilaboras per grandajn kvantojn de krudmaterialoj kaj de energio.
- Energetiko
- Metalurgio, siderurgio
- Industrioj rilataj al minado, ŝtalo
- Malpeza industrio, produktas acidojn, sterkojn, eksplodaĵojn, farbojn, vitron, ledon, naftorafinado kaj aliaj produktoj.
- Farmacia industrio, kuraciloj
- Petrolkemio, plasto, bruligaĵoj
- Armindustrio
- Nutraĵindustrio, produktas manĝaĵojn, trinkaĵojn, konservojn
- Tekstilindustrio, el vegetalaj fibroj, kiel lino kaj kotono, animalaj kiel lano kaj sintezaj
- Maŝinindustrio, aŭtomobila industrio, por desegno, disvolvigo, fabrikado, muntado, komercigo, riparado kaj vendado de aŭtomobiloj
- Elektroteknika industrio
- Kulturindustrio
- Robotiko: kreado de robotoj
- Informadiko: por laboroj de softvaro
- Kosmonaŭtiko: pri kosmaj flug-aparatoj, kaj pri organizo de civila kaj milita flugado per ili al la Luno, Marso aŭ aliloke en spaco
- Meĥaniko: produktas pecojn kaj bezonataĵojn por maŝinoj
- Energia industrio: produktas energion kaj studas novajn teknologiojn por produkti renovigeblajn energiojn, per ventogeneratoroj, sunpaneloj ktp.
Kelkaj fakoj
[redakti | redakti fonton]Aŭtomobilproduktado estas la industria produktado de aŭtoj en fabrikoj instalitaj por tiu celo. La fabrikado de aŭtomobiloj postulas grandan homan kaj financan kapitalon. Depende de la tipo de vehiklo, de la kvanto de unuoj fabrikendaj ĉiutage kaj la loko de la fabriko, la grado de aŭtomatigo povas varii konsiderinde. Se la produktotaj unuoj estas malmultaj, eblas la manfara produktado en ateliero (kio foje okazas por individuigitaj laŭmende unuoj), ĉar la investado por linio de muntado ne estas financebla. Same, en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane. Ĉiuokaze, ĝenerale oni povas aserti, ke la grado de aŭtomatigo estas alta kaj pli kaj pli disvastigita ĉie ajn.
La aŭtomobila industrio aŭ aŭtindustrio estas industrio kiu konsistas en ampleksa gamo de kompanioj kaj organizoj kiuj partoprenas en la desegno, dezajno, disvolvigo, fabrikado, surmerkatigo, kaj vendado de motorvehikloj. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj sektoroj de la mondo laŭ enspezo. Foje oni uzas la statistikojn de produktado kaj vendado de aŭtomobiloj kiel grava indikilo de la farto de difinita ekonomio. La aŭtindustrio ne inkludas industriojn dediĉitajn al bontenado de aŭtoj post la liverado al la fina konsumanto, kiel aŭtoriparejoj kaj benzinejoj. Komence de la 21-a jarcento, kiam la aŭtomobila industrio "atingis plafonon", ĝi rekuperis hegemonion pere de la aliro al la produktado de elektraj aŭtomobiloj.

La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj, ĝi havas prahistoriajn tradiciojn. La vorto tekstilindustrio uzatas kiel kolektiva fakvorto de fakoj kiuj produktas fadenojn kaj ŝtofojn. Fadenoj estas pretigitaj el fibroj, ŝtofoj povas esti produktitaj rekte el fibroj aŭ el aliaj fadenoj. La tekstilindustrio en Britio, historie ligita al koloniismo, havigis financon por disvolvigi industrion en aliaj fakoj dum la epoko nomita Industria Revolucio.
La 20-a jarcento alportis grandegan evoluon en ĉiuj areoj de la tekstilindustrio, danke precipe al la disvastiĝo de la sintetizitaj fibroj kaj la elektroniko. La produktiveco de la maŝinoj daŭre iĝis pli granda, la ebleco de la maŝinoj, per fari pli novajn kaj pli variaj desegnojn, daŭre pliiĝis. Iĝis ĝenerala la apliko de la aŭtomacio, komence per meĥanikaj aparatoj, poste per uzado de la elektrotekniko, sekve la elektroniko. La regado de la maŝinoj per

