Saltu al enhavo

Influisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Influisto[1]Influanto. Ekde la fruaj 2000-aj jaroj, influantoj (de la angla vorto "influence" aŭ la verboformo "to influence") estas uzataj por priskribi multiplikantojn, kiuj uzas sian fortan ĉeeston kaj reputacion en sociaj retoj por reklami produktojn aŭ vivstilojn, ekzemple. Merkatado kun influantoj estas nomata influantmerkatado.

Temas pri persono, kies opinio gravas por granda nombro da homoj, do "opiniogvidanto" aŭ "opiniestro"; persono, kiu povas influi la opinion de multaj; kutime temas pri famulo, fakulo en sia fako; en sociaj retoj  - uzanto ( bloganto ) kun granda kaj lojala aŭdantaro aŭ amaskomunikila sekvantaro. La procezo de kreado de diskuto, administrado de ĝia strukturo kaj dinamiko fare de influanto estas kelkfoje nomata influado .

La koncepto de reta influisto ligiĝas al la fama diraĵo de Andy Warhol pri Dek kvin minutoj da gloro.[2] Pli ĵusa adaptaĵo (eble okazigita de la pliigo de la sociaj retoj, blogoj, kaj similaj retejaĵoj), estas la aserto ke «en la estonteco, ĉiuj estos famaj almenaŭ por dek kvin homoj» aŭ, laŭ kelkaj versioj, «en la reto, ĉiuj estos famaj por dek kvin homoj».[3] Oni diras, ke tiun citaĵon, kvankam atribuitan al David Weinberger, fakte faris la skota artisto Momus.[4]

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Benoît BRÉVILLE (2025-06). La mirinda mondo de influistoj (esperante). eo.mondediplo.com.
  2. Andy Warhol: 15 Minutes of Fame, Arkivigite je 2025-07-13 per la retarkivo Wayback Machine 26a de junio 2020, Phillips
  3. Joho the Blog: Famous to fifteen people, alirita la 9an de marto 2018, 14a de decembro 2006, arkivita en la 14an de decembro 2006
  4. Pop Stars? Nein Danke! Alirita la 9an de marto 2018, 27a de septembro 2008, Arkivita en la 27an de septembro 2008

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Interreta famulo
  • Famula kulturo
  • Enreta elsendisto
  • Opinia gvidantaro
  • Socia amaskomunikilara merkatumado