Saltu al enhavo

Insulo Warbah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Warbah
insulo [+]

AkvejoPersa golfo

Koordinatoj30° 0′ N, 48° 4′ O (mapo)29.99388888888948.066666666667Koordinatoj: 30° 0′ N, 48° 4′ O (mapo)
Akvokolektejo37 km² (3 700 ha) [+]
Areo37 km² (3 700 ha) [+]
Loĝantaro(neloĝata) [+]

Insulo Warbah (Kuvajto)
Insulo Warbah (Kuvajto)
DEC

Insulo Warbah (Persa Golfo)
Insulo Warbah (Persa Golfo)
DEC
Map
Insulo Warbah
Vikimedia Komunejo:  Warbah Island [+]
v • d • r

La Insulo al-Warba (arabe جزيرة وربة, Ǧazīrat al-Warba; ofte literumita sen la artikolo Warba) estas kuvajta insulo situanta ĉe la nordokcidenta fino de la Persa Golfo en la estuaro Ŝatt al-Arab. Ĝi kuŝas proksimume 100 metrojn oriente de la kuvajta kontinento, 1.5 km norde de la insulo Bubijan, kaj unu kilometron sude de la iraka kontinento. Al-Warba estas proksimume 15 km longa, 5 km larĝa, kaj havas surfacareon de 37 km². La plata aluvia insulo estas administre parto de la gubernio al-Jahra.

Ĝis 1994, al-Warba estis disputata pro sia strategie grava loko inter Kuvajto kaj Irako. En 1994, Irako konsentis pri la proponita limdifino de la Konsilio de Sekureco de UN.

Kvankam la insulo estas neloĝata, la kuvajta registaro konservas marbordan gardistaron, M-1, sur la insulo, kiu estas parte financata de Unuiĝintaj Nacioj.

[1]

La insulo estas parto de la Mara Parko Mubarak El Kabir, kiu estas malsekrejo de internacia graveco laŭ la Ramsar-Konvencio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]