Saltu al enhavo

Kaŭkazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri regiono en sudokcidenta Azio. Por montaro ene de la regiono rigardu la paĝon Kaŭkazo.
Kaŭkazio
Mondregiono
regiono, kultura regiono [+]

Supermara alteco5 642 m [+]
- koordinatoj42° 45′ 0″ N, 44° 30′ 0″ O (mapo)42.7544.5Koordinatoj: 42° 45′ 0″ N, 44° 30′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoElbruso [+]


Kaŭkazio (Kaŭkazio)
Kaŭkazio (Kaŭkazio)
DEC

Kaŭkazio (Azio)
Kaŭkazio (Azio)
DEC

Kaŭkazio (Eŭropo)
Kaŭkazio (Eŭropo)
DEC

Map
Kaŭkazio
Vikimedia Komunejo:  Caucasus [+]
v • d • r

Kaŭkazio (armene Կովկաս [Kovkas], azerbajĝane Qafqaz/قافقاز, kartvele კავკასია [Kavkasia], ruse Кавказ [Kavkaz]) estas vasta teritorio inter la Nigra, la Kaspia kaj la Azova maroj. Ĝi etendiĝas de la Kuma-Maniĉa depresio norde ĝis Irano kaj Turkio en la sudo, kaj de Kubania elfluejo okcidente ĝis la Apŝerona duoninsulo oriente.

Teritorio

[redakti | redakti fonton]

Areo de la regiono estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj — Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika klimataj zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio en la sudo kaj parto de Rostova provinco kaj