Saltu al enhavo

Konservativismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konservativuloj)
Konservativismo
socia filozofio
politika ideologio
politika filozofio
ideologio Redakti la valoron en Wikidata
politika ideologio
v • d • r
Edmund Burke, la brita politikisto kiun oni konsideras la filozofia patro de konservativismo en Britio

Konservativismo estas politika ideologio ekzistanta en multaj kulturoj, kiu celas subtenon de la tradicia ordo de socio kaj de ties kulturaj, politikaj kaj religiaj kutimoj. Kompreninde, la precizaj postuloj de konservativuloj varias laŭ la karakterizaĵoj de la unuopa kulturo; kelkaj konservativaj grupoj kaj politikaj partioj pledas por restarigo de pasintecaj kutimoj kaj kredoj, dum aliaj defendas la nun ekzistantan sistemon.

En politiko, konservativaj partioj estis kaj plu estas plej ofte dekstremaj. Kelkaj el iliaj ĉefaj trajtoj estas naciismo, patriotismo, la subteno de la establita ordo (komune konata kiel "Leĝo kaj ordo"). Dum la 19-a kaj multe de la 20-a jarcentoj la ekonomia ideologio estas favora al protektismo (la doktrino mala al ekonomia liberalismo); sed fakte ekde la 1980-aj jaroj la konservativaj partioj pli kaj pli forte subtenas novliberalismon kaj per ties ideologioj kaj la efektivaj politikoj.

La aro de nuntempe ekzistantaj konservativaj partioj konsistas interalie el la Liberaldemokrata Partio en Japanio, la Respublikana Partio en Usono, la Konservativa Partio en Britio, la Unuiĝo por Popola Movado en Francio, la Liberala Partio de Aŭstralio en Aŭstralio, Kuomintango en Tajvano, la Konservativa Partio en Kanado, kaj la Bharatiya Janata en Barato. Preskaŭ ĉiuj aliaj demokrataj landoj ankaŭ havas konservativan partion, kiu sufiĉe ofte enpotenciĝas.

Historio de pensado

[redakti | redakti fonton]
Sturmo de Bastilo, 14-an de julio 1789.

La komenca paŝoj de la konservativa politiko kaj kultura tradicio baziĝas en la anglia-usona socipolitika tradicio. Tiuj komencoj de konservativismo povas esti trovitaj en la kolektoj de la plej fruaj ankoraŭ restantaj angliaj laŭleĝaj skribaĵoj, kiuj datas al la 12-a jarcento, kaj povas esti konsiderata kiel la prapatroj de la konservativa tradicio. La unua eminenta pensulo estanta identigita kiel gvidanto de la anglia konservativa tradicio estas siro John Fortescue (1394-1479). La statuso de Fortesco en la konservativa anglia-usona tradicio estas iom simila al tiu de John Locke en la pli malfrua liberalisma tradicio. Kvankam Fortesco ne estas la fondinto de la konservativa tradicio, li estas ĝia unua eminenta desegnisto kaj faris por ĝi la modelon laŭ kiu la pli posta tradicio formiĝis. Dum lia restado en ekzilo, Fortesco verkis plurajn eseojn pri la konstitucio de Anglio (kiuj poste disvolviĝis al la konstitucio de Unuiĝinta Reĝlando) kaj ĝiaj leĝoj. Unu el tiuj estas mallonga eseo titolita latine De Laudibus Legum Angliae (angle Commendation of the Laws of England, Laŭdo al la leĝoj de Anglio). Kiel la pli malfrua konservativisma tradicio, Fortesco ne kredas ke la Sanktaj Skriboj aŭ la homa racio povas disponigi iun universalan leĝon konvenan al ĉiuj nacioj. Oni trovas ke li ofte tiras el la Leĝo de Moseo kaj de la "kvar libroj de Reĝoj" (tiujn oni nomas la librojn: la 1-a kaj 2-a libroj de Samuelo, kaj la 1-a kaj 2-a libroj de la Reĝoj) kaj uzas ilin por kompreni la politikan ordon kaj la anglian konstitucion.

Samtempe, Fortesco emfazas, ke en ĉiu regno, la leĝoj reflektas la historian sperton de la nacio kaj ĝia karaktero, same kiel la angla kutima juro respondas al la angla historia sperto. Fortesco argumentas, ekzemple, ke nacio kiu havas memdisciplinon kaj kutimon de libervola obeemo al leĝoj (prefere ol devigo) estas nacio kapabla profiti de ĝia reĝimo. Tia karaktero, li deklaras, estas de la sia anglia popolo. Tiutempe, dum la 17-a jarcento, okazis granda lukto de la defendantoj de la tradicia anglia konstitucio - kontraŭ politika absolutismo (solrego) unuflanke, kaj kontraŭ la unuaj adeptoj de universala raciismo en la spirito de Locke aliflanke. Ĉi tiu lukto estas signifa parto de la procezo de la forĝado de konservativa tradicio. Inter la gravaj pensuloj kiuj gvidis tiun ĉi lukton estas John Selden (1584-1654). Selden - altranga juristo de sia generacio de la kutima juro kaj eminenta politika pensulo iĝis gvidanto en la anglia parlamento kaj aliĝis al Edward Cooke en serio de konfliktoj kun la reĝo pri liaj potencoj. Dum tiu ĉi periodo la parlamento malakceptis kelkajn tielnomitajn reĝajn rajtojn: la rajto malliberigi angliajn ŝtatanojn sen esti alportita antaŭ tribunalo; La rajto trudi impostojn kaj devigaj pruntedonojn sen parlamenta aprobo; loĝado de soldatoj en civilaj hejmoj; kaj la rajton trudi militreĝimon por ke la reĝo evitu la leĝojn de la regno. En 1628 Selden havis gvidan rolon en redaktado, kaj alportado al la aprobo de la parlamento, de grava dokumento konata kiel la "Peticio de Rajto" - dokumento kiu serĉis restarigi "la diversajn rajtojn kaj liberecojn de ŝtatanoj" rekonitajn sub la tradicia anglia konstitucio.

Selden sin konsideris kiel la heredanto de la tradicio en kiu Fortesco funkciigis, kaj eĉ estis implikita en represo de nova eldono de "Laŭdo al la leĝojn de Anglio" en 1616. Lia defendo de anglaj naciaj tradicioj estis publikigita en serio de mallongaj eseoj pri la historio de angla juro kaj en serio de plilongaj eseoj, ekzameninte demandojn de leĝo (kiujn Selden komencis verki en malliberejo, sub neklara akuzo de ribelemo en la parlamento) kaj de politika pensado, en dialogo kun la klasika judisma leĝa tradicio. La plej fama el tiuj verkoj estas The Law of Nature and Nations According to the Hebrews (La leĝo de naturo kaj nacioj laŭ la hebreoj, 1640). En tiuj ĉi eseoj, Selden klopodis defendi la konservativaj tradicioj - inkluzive de la anglia - ne nur de la absolutismaj instruoj fare de la Stuartoj sed ankaŭ de la argumentoj prezentitaj de universala raciismo - ke sufiĉas, ke la homoj konsultu sian komunan prudenton, tute identan en ĉiuj, por determini la plej bonan konstitucion por la tuta homaro. Tiu ĉi raciisma vidpunkto komencis kolekti subtenon inter la angliaj disĉiploj de la granda politika pensulo,