Saltu al enhavo

Mariehamn

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariehamn

Blazono de Mariehamn

Mariehamn sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Mariehamn
komunumo
www.mariehamn.ax
Gubernio Alando
Provinco  Alando
Fondita 1861
Areo 11,6 km²
Loĝantaro 11 742 (31 dec 2021)[1]
Finnlingvaj 5,9 %
Svedlingvaj 89,5 %
v • d • r

Mariehamn [marieHAMN], finne Maarianhamina, estas la ĉefurbo de Alando, aŭtonoma provinco de Finnlando. Ĝi estas la nura urbo en la provinco. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 11 957 loĝantoj, pli ol triono de la loĝantoj de Alando. La urbo ampleksas areon de 11,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 012 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Jomala kaj Lemland.

La urbon fondis en 1861 rusia imperiestro Aleksandro la Dua, kiu nomis ĝin laŭ sia edzino imperiestrino Maria (Marija Aleksandrovna): Mariehamn = Maria haveno. En la finna lingvo la urbo nomiĝas Maarianhamina.

En la haveno de Mariehamn haltas grandaj pasaĝeraj ŝipoj regule trafikantaj inter Helsinko, Turku, Talino kaj Stokholmo, pluraj ĉiutage. Tia trafiko fariĝis grava por la ŝipkompanioj post julio 1999, kiam finiĝis senimposta vendado en ŝipoj inter havenoj ene de la Eŭropa Unio. Kvankam Alando estas parto de EU, ĝi konservis statuson de ekstera lando, kiam temas pri impostoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]