Saltu al enhavo

Mia Couto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mia Couto
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1955 (1955-07-05) (71-jaraĝa)
en Beira
Lingvoj portugalia portugala vd
Ŝtataneco Mozambiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eduardo Mondlane Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Mia Couto
Familio
Patro Fernando Leite Couto (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto poeto porinfana verkisto aŭtoro romanisto biologo ĵurnalisto ĉefredaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Maputo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mia COUTO, reaka nomo António Emílio Leite Couto (naskiĝis la 5-an de julio 1955 en Beira)[1] estas mozambika verkisto,[2] kiu verkas krimromanon, kies radiko kuŝas en koloniismo kaj la liberiga milito.

Denaska parolanto de la portugala, li ankaŭ parolas la ŝonan kaj la anglan kiel duaj lingvoj.

Liaj verkoj, verkitaj en la portugala, estis tradukitaj kaj publikigitaj en preskaŭ 25 landoj. Li estis rekompencita pro sia verko per la Camões-Premio (2013), la plej grava literatura premio en la portugala mondo, kaj per la Neustadt Internacia Premio por Literaturo (2014).

La filo de portugalaj kolonianoj kiuj translokiĝis al Portugala Orienta Afriko en la fruaj 1950-aj jaroj, Couto publikigis plurajn poemojn en la gazetaro de sia hejmurbo en 1969. En 1971, li translokiĝis al Maputo kaj enskribiĝis en medicinan fakultaton ĉe la Universitato Eduardo Mondlane. Post la venko de la Revolucio de la Diantoj en Portugalio kaj la sendependeco de Mozambiko, Couto komencis labori kiel ĵurnalisto. Laŭ invito de la nova FRELIMO- reĝimo, li estris la novaĵagentejon de la lando kaj funkciis kiel redaktisto de la publikaĵo "Tribuna". En 1983, li publikigis sian unuan libron de poezio. Li daŭrigis siajn studojn pri ĵurnalismo kaj, samtempe, pri biologio (por kompletigi ĉi tiujn studojn, li demisiis de la gazeto Notícias en 1985).

En 1998, Couto estis elektita membro de la Brazila Akademio de Beletrologio, la unua afrika verkisto kiu ricevis tian honoron.[3]

Lia literatura kariero komenciĝis en 1983 per la poemaro Raiz de Orvalho, sekvata en 1986 de lia unua libro de noveloj, Vozes Anoitecidas. Li publikigis kronikojn, novelojn kaj plurajn romanojn. Lia verko estis tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive de la hispana, kataluna, sveda, franca, germana kaj itala.

Mia Couto havas poezian stilon,[4] kiu interplektas parolan rakontadon kun moderna literatura idiomo kaj popolajn rakontojn kun nuntempaj politikaj eventoj. Li havas fortan senton pri la morala rolo de la aŭtoro kontraŭ avideco, perforto kaj mensogoj. Li ofte estas konsiderata reprezentanto de la ĝenro de magia realismo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Groot, Ger, "Magie in tijden van oorlog", NRC Handelsblad, 1 September 2016. (nederlande)
  2. Mia Couto: The Mozambican author who turned his back on colonialism (18 August 2024).
  3. "Re-enchanting the World: The 2014 Neustadt Prize Acceptance Speech" by Mia Couto (20 December 2014). Alirita 26 January 2019 .
  4. Coutinho, Maria João. 2008. "The heart is a beach: proverbs and improverbs in Mia Couto's stories". Proceedings of the First Interdisciplinary Colloquium on Proverbs, eds Rui. J. B. Soares and Outi Lauhakangas, 484–489.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]