Volgo

| Volgo | |
| ruse: Волга | |
| rivero | |
Volgo proksime de Saratov | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Volgio |
| Urboj | 10
|
| Fontrivero | Valdaja Altaĵo |
| - situo | Volgoverĥovje, distrikto Ostaŝkov, Tverja provinco |
| Enfluejo | Kaspio |
| - situo | Astraĥana provinco |
| Longo | 3 530 km (2 193 mi) |
| Akvokolektejo | 1 361 000 km² (136 100 000 ha) |
| Trafluo | Volgogrado |
| - mezproksima | 8 000 m³/s |
|
La akvokolekta areo de la rivero Volgo
| |
![]() | |
Volgo (antikva nomo Ra, en la mezepoko Itil, ruse: Волга, tatare: Идел, ĉuvaŝe: Атӑл, montmarie Йыл, ebenmarie Юл) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Ĝia longeco - 3530 km, areo de baseno - 1.361.000 km2. Volgo komenciĝas sur la Valdaja Altaĵo kaj enfluas la Kaspian maron ĉe ĝia nordokcidenta bordo.
La rivero Volgo posedas ĉirkaŭ ducent alfluantojn; la ĉefaj estas Kama (maldekstra) kaj Okao (dekstra). Volgon kunligas al la Azova kaj Nigra maroj la Volgo-Dona kanalo, kun Blanka maro - la kanalo Blanka maro - Balta maro kaj la Norda-Dvina sistemo, kun Balta maro - la Volgo-Balta akva vojo, la sistemoj de Tiĥvin kaj Viŝnij Voloĉjok.
Dum la 20-a jarcento ĉe Volgo aperis multaj akvobaraĵoj, lokaj setlejoj estas forigitaj kaj granda parto de Volgo ŝanĝiĝis al ĉeno da artefaritaj baraĵlagoj.
La ĉefaj urboj kiuj troviĝas laŭ la rivero estas Tver, Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Ĉeboksari, Kazan, Uljanovsk, Samara, Saratov, Volgogrado kaj Astraĥano. Kvar el ili (Niĵnij Novgorod, Kazan, Samara, Volgogrado) estas milionurboj. La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono, aŭ Volgio.
Deveno de la nomo
[redakti | redakti fonton]Rusa nomo Volga (ruse Волга) devenas de la praslava *vòlga "humideco, malsekeco". Similaj vortoj restis ĝis nun en multaj slavaj lingvoj (ruse влага vlaga, bolgare: влага vlaga, ukraine волога vológa, ktp — ĉiuj signifas "humideco")[1].
En antikva tempo la rivero estis menciita ĉe kelkaj aŭtoroj kiel Ra (latine Rha), kio fakte signifis la samon: "malsekeco". La nomo restis por la rivero en nuna mordva lingvo: Rav (mordve: Рав).
En mezepoko oni nomis ĝin Itil ("rivero"). Tiu nomo estas uzata en nunaj tjurkaj lingvoj, ekzemple tatara, ĉuvaŝa, baŝkira kaj aliaj. Tjurkaj popoloj opiniis, ke la komenco de Itil estas nuna rivero Kama.
Historio
[redakti | redakti fonton]

Supozeble la unua mencio pri Volgo troveblas en verkoj de helena historiisto Herodoto (la 5-a jarcento a.K.), en rakonto pri kampanjo de persa reĝo Dario la 1-a kontraŭ skitoj. Herodoto skribis, ke Dario, pelante skitojn trans la riveron Tanais (nuntempe Don), haltis ĉe la rivero Oar [2]. Tiun riveron Oar oni kutime identigas kun Volgo, kvankam Herodoto skribis ankaŭ, ke Oar enfluas Meotidon (nuna Azova maro).
Kelkaj esploristoj vidas Volgon en rivero, pri kiu skribis Diodoro Sicilia (ĉ. 90—30 jaroj a.K.):
Komence ili [skitoj] loĝis en tre malgranda kvanto ĉe la rivero Araks kaj estis malestimataj pro sia malgloro. Sed jam en antikva tempo, sub gvido de sia militema kaj strategie pensanta reĝo, ili akiris landon en montaro ĝis Kaŭkazo, kaj en ĉebordaj malaltaĵoj de la Oceano kaj Meotida lago — ankaŭ la ceterajn regionojn ĝis la rivero Tanais.
Baze de tiuj informoj oni penas identigi Araks de Diodoro kun Volgo.
En skribaj romiaj fontoj de la 2-a — 4-a jarcentoj Volgo estas nomata Ra, en arabaj fontoj de la 9-a jarcento — Atel. En la plej frua malnovrusa kroniko Rakonto pri la pasintaj jaroj estas skribita: "El tiu Volokova arbaro (nuntempe Valdaja Altaĵo) fluos Volgo orienten kaj enfluos... maron Ĥvalisan (nuna Kaspia maro)".
Geografia situo de Volgo kaj ĝiaj grandaj alfluantoj estis kialo de tio, ke al la 8-a jarcento ĝi jam havis gravan signifon kiel komerca vojo inter Oriento kaj Okcidento. Ĝuste laŭ la Volgia vojo amase venis araba arĝento al skandinaviaj landoj. El Araba kaliflando oni veturigis ŝtofojn, metalojn, el slavaj landoj — sklavojn, felojn,

