Saltu al enhavo

Rupsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rupsa রূপসা নদী
rivero
Bazaj informoj
Situo en Bangladeŝo
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Bhairab, kiu fluas de nordo iom pli okcidente kaj Madhumati, kiu fluas de nordo iom pli oriente
Enfluejo en la estuaron Pasur kaj de tie en la Bengalan golfon.
Geografio
Trairataj urboj Ĥulno
v • d • r

La rivero Rupsa (bengale রূপসা নদী, Rūpsā nadī) estas rivero en sudokcidenta Bangladeŝo - unu el la fontaj branĉoj, Madhumati, laŭ rekta vojo 160 kilometrojn norde de la kunfluo al la reivero Rupsa, iom norde de la urbo Kuŝtia, deflankiĝas de la riverego Gango, tial la tuta rivero konsideriĝas parto de la rivera sistemo Gango. La Rupsa estas unu el la plej famaj riveroj en Bangladeŝo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La rivero Rupsa formiĝas per la kunfluejo de la riveroj Bhairab, kiu fluas de nordo iom pli okcidente kaj Madhumati, kiu fluas de nordo iom pli oriente - la kunfluo estas senpere norde de la urbego Ĥulno. La rivero Madhumati, kiu pasas rektan vojon de 140 kilometroj de nordo al sudo, fakte pro multaj kurbiĝoj pasigas vojon de iom pli ol 210 kilometroj. Proksime de Mongla la rivero Rupsa ŝanĝas sian nomon al la estuaro Pasur kaj post pliaj 100 kilometroj fluas en la Bengalan golfon.[1] Tiel la rivera parto nomata "Rupsa" de la kunfluo de la riveroj Bhairab kaj Madhumati norde de Ĥulno kaj la transiro al la estuaro Pasur ĉe la haveno de Mongla estas nur iom pli ol 50 kilometroj. Ĝia tuta longo estas influata de la tajdoj.

Signifa nombro da fiŝkaptaj bienoj, ŝipkonstruejoj kaj fabrikoj situas sur la bordoj de la rivero. Granda nombro da familioj dependas de fiŝkaptado en la rivero. La ponto Ĥan Ĝahan Ali (angle Khan Jahan Ali) ligas la distriktojn Ĥulno kaj Bagerhat.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Masud Hasan Chowdhury: Rupsa-Pasur River ĉe banglapedia.org
tradicia boata kunkuro ĉe la ponto Ĥan Ĝahan Ali proksime de Ĥulno