18-a de junio
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 18-a de junio estas la 169-a tago de la jaro (la 170-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 196 tagoj restas.
Je la 18-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 656: Ali ibn Abi Talib iĝis kalifo de Raŝiduna Kaliflando
- 860: Raba ekspedicio al Konstantinopolo de apudvolgaj kaj dnestraj gentoj
- 1053: Venko de normandoj super la koalicio de papaj armeoj en la batalo de Civitate
- 1155: Frederiko la 1-a estis kronita en Romo de papo Hadriano la 4-a kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1178 Kvin monaĥoj de Canterbury estis atestantoj de eksplodo kaŭzita verŝajne de falo de meteorŝtono rande de nevidebla lun-flanko en novluno - spuro post ĝi povas esti alfrapa kratero Giordano Bruno
- 1260: Pollando: Tczew iĝis urbo
- 1264: En Dublino unuafoje kunsidis irlanda parlamento
- 1291: Pollando: Grudziądz akiris urborajton
- 1311: Johano de Luksemburgo okazigis en Brno Landan Asembleon
- 1325: Reĝo de Pollando Władysław Łokietek aliancis kun regantoj de Pomerio
- 1363: Ĉefepiskopo de Prago Arnošt z Pardubic kronigis nepinon de pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda, la kvaran edzinon de germana imperiestro Karolo la 4-a kiel reĝinon de Ĉeĥio
- 1391 Dutaga batalo apud rivero Kondurĉa (nun en Samara provinco) komenciĝis, en kiu armeo de Timur venkis Oran Hordon komandatan de Toktamiŝo
- 1429: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en batalo de Patay
- 1452: Papo Nikolao la 5-a eldonis buleon Dum Diversas, en kiu li permesis al Portugalio al "atako, konkero kaj subigo de saracenoj, paganoj kaj aliaj malamikoj de Kristo, kie ajn ili estus trovitaj"
- 1574: Unua libere elektita reĝo de Pollando Henriko la 3-a sekrete fuĝis al Francio (pro morto de sia frato por tie ektroni)
- 1649: Venko de pola-litova armeo super la kozaka en batalo de Zahal (nun en Homela regiono), dum la ribelo de Bohdan Ĥmelnickij
- 1757: Sepjara milito: Aŭstra armeo venkis la prusan apud Kolín kaj rekonkeris Ĉeĥion - malvenko de Frederiko la 2-a
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: britaj trupoj forlasis Filadelfion
- 1778: Katerina la 2-a fondis la urbon Ĥersono
- 1792: Dum pola-rusa milito pola armeo venkis la rusan en la Batalo de Zieleńce
- 1807: Venko de rusa armeo super trioble pli granda turka armeo en la batalo de Arpaĉaj (Armenio)
- 1809: Dum pola-aŭstra milito aŭstra armeo rekonkeris Sandomierz kaj venkis en batalo de Zaleszczyki (proksime al Tarnopol)
- 1812: Brit-usona milito: Usona kongreso deklaris militon al la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj Kanado
- 1815: Cent-Tagoj: en la Batalo de Waterloo Napoleono la 1-a de Francio estas finfine venkita de kunligitaj anglo-prusaj fortoj - fino de la Unua Imperio (Francio)
- 1821: Berlino: premiero de la romantika opero La libera pafisto de Carl Maria von Weber
- 1840: Rusigo: rusa imperiestro Nikolao la 1-a eldonis ukazon malpermesantan oficiale uzi la vortojn Belorusio, Litovio, belorusa, litova, kaj devigantan anstataŭe uzi la nord-okcidenta lando
- 1848: En Prago kaj ties ĉirkaŭaĵoj estis enkodukita militleĝo
- 1858: Charles Darwin ricevis manuskripton de naturesploristo A. R. Wallace pri natura selektado, kiu instigis Darwin publikigi sian teorion pri evolucio
- 1859: Konkero de unu el la plej altaj pintoj de la Bernaj Alpoj - Aletschhorn
- 1897: Imperia Universitato de Kioto fondiĝis
- 1905: Géza Fejérváry iĝis ĉefministro de Hungario; Lodzo: komenco de kelktagaj bataloj de polaj laboristoj kontraŭ rusiaj soldatoj kaj kozakoj
- 1908: Japana enmigrado al Brazilo komenciĝis kun alteriĝo en Santos de 781 pasaĝeroj de Kasato-Maru; Universitato de Filipinoj establiĝis
- 1917: Unua mondmilito: Malgraŭ malpermeso de rusa defendministro Aleksandr Kerenskij, komenciĝis en Kievo la 2-a Tutukraina Militista Kongreso, kiun partoprenis ĉirkaŭ 2 500 delegitoj de ĉiuj frontoj, mararmeoj, kaj ankaŭ rezervaj unuoj. La Kongreso adoptis gravajn rezoluciojn pri detala plano por ukrainigo de la armeo, Simon Petljura estis reelektita prezidanto de la ukraina Ĝenerala Militista Komitato
- 1918: Unua mondmilito: Nigra Maro: apud Novorossijsk la skipo de rusia kirasŝipo sinkigis ĝin por eviti ĝian forkapton fare de germanoj
- 1919: Unua litova-pola landlima linio estis establita
- 1928: Amelia Earhart iĝis unua virino, kiu per aviadilo (kiel pasaĝerino) transflugis la Atlantikon
- 1928: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen pereis senspure en Arkto
- 1934: Dua Pola Respubliko: Roman Ŝuĥeviĉ arestita lige al mortigo de la pola ministro Bronisław Pieracki
- 1935: En Londono estis subskribita brita-germana mara pakto - germanoj povis konstrui mararmeon, kiu estus granda je 35% de la brita, kaj kun egala nombro de submarŝipoj (forigo de limigoj de la Versajla traktato)
- 1936: Václav Talich unuafoje ekrolis en Nacia Teatro per enscenigo de Rusalko de Antonín Dvořák, transprenante por 9 jaroj gvidadon de la Operejo
- 1937: Valerij Ĉkalov kun skipo ekflugis de Moskvo direkte al Usono — ilia Tupolev ANT-25 traflugante la nordan poluson alteriĝos en Vankuvero la 20-an de junio
- 1938: Prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki malfermis novan konstruaĵon de la Nacia Muzeo en Varsovio
- 1940: Germana invado en Pollandon: Guberniestro Hans Frank limigis lernejan instruadon en Ĝenerala Gubernio; Heinrich Himmler decidis ĉiujn ciganojn teni en koncentrejoj ĝis militofino; Okcidenta Fronto: venko de germana armeo en batalo de Legarde (en Loreno); franca registaro de Vichy kun antaŭtaga parolado de generalo Petain rompis organizitan francan defendon; Libera Francio: generalo De Gaulle en la brita radio BBC unuafoje alvokis la francojn plurezisti kontraŭ venkanta Nazia Germanio - tiu alvoko komencos francan rezistadon; Libourne: lasta kunsido de la pola ekzila registaro antaŭ transiro al Anglio; Itala armeo invadis Francan Somalilandon; Munkeno: renkonto de Hitler kun Mussolini pri armistico kun Francio
- 1941: Heinrich Himmler en letero al Arthur Greiser, reganto de Provinco Vartlando, akceptis germanigon de polaj infanoj, kiuj plenumas rasajn kondiĉojn fiksitajn de germanaj-naziaj regopovoj; en Ankaro ĉefministro Şükrü Saracoğlu kaj Franz von Papen subskribis traktaton pri amikeco kaj neagreso kun Tria Regno - Turkio formale iĝis neŭtrala; Siria Fronto: komenciĝis atako al Damasko flanke de britoj, aŭstralianoj, baratanoj kaj "liberaj francoj"; Balta Maro: germanaj minportiloj kaj submarŝipoj starigis minajn barilojn inter Klaipėda kaj Öland
- 1942: Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo: en ortodoksa katedralo en Prago pro perfido de Karel Čurda estis blokitaj 7 partoprenantoj de la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich kiuj pereis dum la batalo; generalo Carl Spaatz transprenis komandon de usona 8-a Aviada Armeo; en Vaŝingtono komenciĝis renkontiĝo de Prezidanto Franklin D. Roosevelt kaj ĉefministro Winston Churchill
- 1943: taĉmentoj de la Oficiroj de Sendependa Pollando subiĝis al Pola Enlanda Armeo
- 1944: Batalo de Atlantiko: germana U-boato 767 estis sinkigita en Manika Markolo de tri destrojeroj - 49 el 50 skipanoj pereis
- 1945: Filipina insulo Mindanao estis liberigita de japana okupado; en Moskvo komenciĝis proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, arestitaj de NKVD en Pollando; Masakro ĉe Přerov: eksaj membroj de ĉeĥoslovaka armeo, gvidataj de Karol Pazúr murdis 265 karpatajn germanojn, hungarojn kaj slovakojn
- 1946: Ministerio pri Internaj Aferoj de Sovetunio ellaboris detalan planon pri detruado de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj ties rezistomovado
- 1951: Socialisma Respubliko Rumanio: komenciĝis deportado de homoj loĝantaj 25 km de la rumana-jugoslavia landlimo al stepa ebenaĵo Bărăgan
- 1953: Egiptio iĝis respubliko (preskaŭ unu jaron post abdiko de la reĝo Faruk la 1-a)
- 1954: Operaco PBSUCCESS: kadre de CIA-agado taĉmentoj de Carlos Castillo eniris de Honduro al Gvatemalo por aranĝi puĉon kontraŭ Prezidanto Jacobo Arbenz
- 1961: Finnlando: en Parola (proksime al Hämeenlinna) oni malfermis militistan muzeon de tankoj
- 1969: Pola Popola Respubliko: katolika verkisto kaj parlamentano Jerzy Zawieyski pereis en malklaraj cirkonstancoj en malsanulejo dum kampanjo de ofendoj kaj suspektoj, post protesto en Pola Sejmo kontraŭ reprezalioj de studentoj dum la martaj eventoj
- 1972: En katastrofoj de pasaĝeraj aviadiloj pereis en Britio 118 personoj kaj en Sovetunio 122; Stalinismo: liberigo de la kopio de la bildo Virgulino de Ĉenstoĥovo, post 6 jaroj de "milica aresto"
- 1979: Armadkonkuro: akordojn SALT 2 (Interparoloj pri limigo de nukleaj armiloj longtrafdistancaj) (15-a - 18-a de junio) subskribis Leonid Breĵnev kaj Jimmy Carter en Vieno - ili neniam estos ratifitaj
- 1981: Testoflugo de la usona bombaviadilo Lockheed F-117 Nighthawk - unua kaŝaviadilo en la mondo
- 1983: Komenco de la dua misio de la kosmopramo Challenger, kiun partoprenis Sally Ride, unua usonanino en la kosma spaco kadre de la skipo; irana adoleskantino Mona Mahmudnizhad kaj naŭ aliaj virinoj estis pendumitaj en Ŝirazo pro sia membreco en Bahaa Kredo
- 1989: Pola parlamenta balotado: dua voĉdonado okazis; en Belgio kreiĝis Brusela Ĉefurba Regiono
- 1995: En finalo de Virina Futbala Mondpokalo norvega virina nacia teamo de futbalo gajnis 2:0 kontraŭ germana virina nacia teamo de futbalo
- 1996: Nova Flago de la Sejŝeloj oficialiĝis; Benjamin Netanjahu iĝis unuan fojon ĉefministro de Israelo
- 1997: Prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśniewski subskribis lustracion aprobitan de Sejmo en aprilo 1997 — ĝi ekvalidis la 1-an de aŭgusto 1997
- 1998: Pola Sejmo voĉdonis pri kondamno de totalisma komunismo — la senkomunismigon ĝi proklamis en 2016;