21-a de julio
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| julio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -356: Ionio: Templo de Artemiso en Efezo bruliĝis (incendiita de Herostrato)
- 230: Romia Imperio: Pontiano iĝis papo - tiutempe la unua kontraŭpapo estis Hipolito
- 285: Romia imperiestro Diokleciano igis Maksimianon kunimperiestro
- 365: Potenca tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo kaj Aleksandrion, kie kelkaj miloj da homoj mortis, ankaŭ en Nildelto, preskaŭ ĉiuj urboj sur Kreto estis difektitaj aŭ detruitaj
- 905: Reĝo Berengaro el Friulo kaj hungaraj trupoj de soldistoj venkis trupojn de Franka imperio apud Verono
- 1342: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1378: Ciompi-ribelo: nereprezentitaj de iu ajn gildo laboristoj en Florenco ribelis kaj furioze transprenis regadon de la urbo por doni al ili politikan postenon
- 1380: Reĝo de Ĉeĥio Venceslao en Parizo interkonsentis kun reĝo Karlo la 5-a pri reciproka protekto kaj helpo
- 1403: Batalo de Shrewsbury: Henriko la 4-a venkis ribelon estritan de Henry Percy
- 1411: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
- 1520: En la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, polaj kaj ĉeĥaj trupoj konkeris kaj bruligis Mrągowo
- 1542: Apostola konstitucio: por batali kontraŭ protestantismo, papo Paŭlo la 3-a fondis kongregacion por la doktrino de la kredo, kiu kontrolas agadon de inkvizicio
- 1568: Okdekjara Milito: Armeo de Hispana Imperio venkis nederlandajn ribelantojn en la dua batalo de Jemgum
- 1588: Okdekjara Milito: Hispana Nevenkebla mararmeo forlasis havenurbon Korunjo kaj direktiĝis al Anglio
- 1595: Malkovro de Markizinsuloj
- 1613: Nupto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov, la unua rusa caro el dinastio Romanovoj
- 1640: Pola reĝo Ladislao la 4-a urbigis Janów Lubelski laŭ Magdeburga juro
- 1656: Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
- 1677: Pollando: en Bieruń eksplodis incendio, kiu detruis la tutan urbon escepte de preĝejo al Sankta Valenteno
- 1771: En katedralo en Ajaccio estis baptita Napoleono Bonaparte
- 1773: Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
- 1774: Pactraktato en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra) finanta la 5-an rusan-turkan militon — rezulte de sukcesoj de militestro Aleksandr Suvorov la Rusia imperio ricevis teritoriojn norde de la marbordo de la Nigra Maro, nomataj Novorusio, kaj Krimea Ĥanlando akiris sendependecon de la Otomana Imperio
- 1780: En la 6-a rusa-turka milito la rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: Sejmo de Grodno sub tuboj de rusaj kanonoj subskribis redonon al Moskvo de vojevodioj Minska, Kieva, Braclava (parto de Vinica provinco) kaj Podolia
- 1795: Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
- 1798: En batalo de Piramidoj Napoleono Bonaparte venkis armeon de mamelukoj
- 1807: Napoleonaj Militoj: solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malvenko de Prusio dum la batalo kun Napoleona Francio
- 1831: Leopoldo la 1-a iĝis unua reĝo de la belgoj
- 1843: Zoo de Antverpeno ekfunkciis
- 1866: Venko de itala armeo super la aŭstra en la batalo de Bezzecca
- 1873: En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon, rabante 3 mil dolarojn
- 1883: Alliance Française fondiĝis
- 1904: Unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
- 1912: En Katowice oni inaŭguris monumenton al Hedvigo de Silezio
- 1914: Malkovro de Sinopo, luno de Jupitero
- 1916: En okupata teritorio de Kongresa Pollando, fondiĝis Klubo de Polaj Ŝtatistoj
- 1917: Aleksandr Kerenskij iĝis ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio
- 1918: Unua Mondmilito: Germana submarŝipo malfermis fajron sur malgranda konvojo de barĝoj kaj defendantaj aviadiloj, apud usona kabo Cod
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de pola armeo en batalo de Krzemieniec (11-a ĝis 21-a de julio)
- 1921: Dua Pola Respubliko: 19 personoj pereis en eksplodo en Pulvo-Fabriko en Krywałd
- 1925: Proceso Scopes: en Tenesio juĝejo verdiktis kulpecon instrui evoluismon
- 1938: Bonaero: subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
- 1940: Sovetunio aneksis Estonion, Latvion kaj Litovion; pastro Jan Šrámek ekprezidis Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron
- 1941: Orienta Fronto: soveta 22-a Armeo rekonkeris Velikije Luki; unua nokta aeratako de Luftwaffe al Moskvo; en North Yorkshire formiĝis norvega 331-a divizio de ĉasaviadila aviado
- 1942: germana 4-a Kirasita Armeo transiris Donon oriente de Rostov-na-Donu; Papuo-Nov-Gvineo: nokte japanoj surgrundiĝis apud Buna antaŭvenante pli frue ol Aliancanoj; RAF atakis Duisburg
- 1943: en norda Irako surbaze de oficiroj kaj taĉmentoj de Pola Armeo en Oriento oni establis la Duan Polan Korpuson; nokte de la 21-a/22-a de julio soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansko, Orle, Debalceve (Donecka provinco), kaj stacidomojn Karaĉev kaj Jenakijevo; malantaŭe de la Orjola grupiĝo de germanoj sovetaj partizanoj eksplodigis ĉ. 6 km da reloj; Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1944: maldekstra alo de la 1-a Belorusa Fronto apogata de artilerio de Unua Pola Armeo trairis Bugon, pli sude la saman taskon realigis dekstra alo de la 1-a Ukraina Fronto; germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 154 personojn; pola bataliono de Tomaszów Lubelski liberigis Bełżec (Zamość-regiono); en Moskvo estis fondita la Pola Komitato de Nacia Liberigo (oficiale kreita en Chełm); Stalin ordonis kiel eble plej rapide konkeri Lublin, antaŭvidatan kiel la pola ĉefurbo; trupoj de la 3-a Balta Fronto liberigis Ostrov; Claus von Stauffenberg kaj aliaj konspirantoj estis torturitaj kaj pafmortigitaj en Berlino pro atenco de la pasinta tago kontraŭ Adolf Hitler; Batalo de Guamo komenciĝis - usonaj trupoj surgrundiĝis sur la insulo Gvamo
- 1945: Kampanjo de Borneo: batalo de Balikpapan finiĝis
- 1946: Pola Popola Respubliko: apud citadelo de Poznań estis pendumita Arthur Greiser, estinta estro de la Provinco Vartlando
- 1947: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio establiĝis Saksio-Anhalto
- 1948: Pollando: en Vroclavo malfermiĝis Ekspozicio de Regajnitaj Teritorioj kaj fondiĝis Asocio de Pola Junularo
- 1950: Pola Sejmo voĉdonis sesjaran planon, kies ĉefa celo estis plirapidigita disvolvo de peza industrio kaj grandaj entreprenoj; okcidenta Germanio: pluraj homoj vundiĝis en Wuppertal ĉar eta elefantino Tuffi elsaltis el ŝvebotrajno de Wuppertal
- 1952: Stalinismo: dum parodia proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo, kiuj dum la germana invado en Pollandon defendis Helon — decembre 1952 estis pafmortigitaj tri polaj komandantoj, kiuj en 1956 estis senkulpigitaj
- 1960: Sirimavo Bandaranaike de Srilanko fariĝis unua virina ĉefministro en la mondo
- 1964: La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
- 1969: Neil Armstrong kiel unua homo surpaŝis la Lunon - tuj poste faris tion Buzz Aldrin - je la 2:56 UTC; Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune; en Madrido Johano Karlo la 1-a estis nomumita de Francisco Franco sia posteulo kiel ŝtatestro
- 1970: Asuano: konstruado de la Asuana Baraĵo sur Nilo finiĝis
- 1972: Terorismo: rezulte de 22 bomboj metitaj en Belfasto fare de IRA, 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
- 1973: Norvegio: en Lillehammer agentoj de Mosado mortigis kelneron, kiun ili erare agnoskis implikita en la masakro de Munkeno dum la Somera Olimpiko 1972
- 1981: Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado estas fondita
- 1982: Milita stato en Pollando: okaze de ŝtata festo de la 22-a de julio oni liberigis de internigo 913 personojn (ĉiuj virinoj), kaj "libertempigis" 314 politikajn malliberulojn
- 1983: Vetera rekordo en Antarkto: en la sovetia esplora stacio oni registris la plej malaltan temperaturon sur la Tero (−89,2 °C).
- 1984: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
- 1990: Ĉinio kaj Sauda Arabio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1994: Tony Blair iĝis gvidanto de Brita Laborista Partio
- 2000: En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
- 2007: Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101; Pratibha Patil kiel unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
- 2007: Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
- 2008: Guantanamo (Kubo): en usona malliberejo komenciĝis unua proceso pri militkrimoj; Ram Baran Jadav iĝis unua prezidento de Nepalo
- 2009: Miguel Ángel Moratinos kiel unua membro de la hispana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
- 2011: Kosmoesploro: lasta misio de kosmopramo Atlantis finis la skipajn kosmoflugojn de la 30-jara programo de NASA
- 2012: Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
- 2013: Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a: apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
- 2016: Vetera rekordo: en Mitribah, nordokcidenta Kuvajto oni registris la plej altan sur la Tero temperaturon (+54 °C); post la malsukcesa puĉo en Turkio la 15-an de julio, la krizostato estis deklarita por tri monatoj
- 1900: Bankedo: unua Esperantista vespermanĝo okazis en Parizo
- 1907: Brazila Esperanto-Ligo fondiĝis
- 2009: En Bjalistoko oni malfermis Centron Ludoviko Zamenhof
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1414: Siksto la 4-a, papo (m. 1484)
- 1476: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato (m. 1534)
- 1515: Filipo Neri, itala sacerdoto, kontraŭreformaciisto, sanktulo (m. 1595)
- 1710: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (m. 1792)
- 1766: Thomas Charles Hope, skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto (m. 1844)
- 1813: Jakub Bursa, ĉeĥa sudbohemia popola artisto, masonisto kaj konstruisto (m. 1884)
- 1816: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto, fondinto de la novaĵagentejo Reuters (m. 1899)
- 1821: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, politikisto (m. 1890)
- 1858: Maria Kristina de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (m. 1929)
- 1858: Lovis Corinth, germana pentristo kaj presaĵfaristo (m. 1925)
- 1870: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo kaj arto-metiisto (m. 1932)
- 1871: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957)
- 1880: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919)
- 1881: Josef Burger, germana karbministo kaj socialista poeto verkanta por Laborista Esperanto-Asocio, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1970)
- 1889: Sándor Turnowsky, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958)
- 1893: Hans Fallada, germana verkisto kaj kritikisto de socia realismo (m. 1947)
- 1899: Ernest Hemingway, usona verkisto Nobelpremiita (m. 1961)
- 1900: Vláďa Zíka, ĉeĥa verkisto (m. 1971)
- 1906: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981)
- 1906: Olena Teliha, ukraina poetino, soci-politika aktivulino (m. 1942)
- 1911: Marshall McLuhan, kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980)
- 1913: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (m. 1994)
- 1914: László Kónya, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1993)
- 1920: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto (m. 2005)
- 1920: Jean Daniel, franca-alĝera ĵurnalisto (m. 2020)
- 1923: Jan Kobylański, pola entreprenisto, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko (m. 2019)
- 1923: Rudolph A. Marcus, usona kemiisto Nobelpremiita (m. 2026)
- 1926: Norman Jewison, kanada filmreĝisoro (m. 2024)
- 1934: Ilona Len, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino kaj verkistino pri dommastrumado
- 1939: Ibolya Ardeleanu-Kovács, rumania hungara pentristino
- 1943: István Tüdös, rumania hungara psikologo pri sporto
- 1944: John Atta-Mills, prezidento de Ganao (m. 2012)
- 1944: Enikő Zsigmond, rumania hungara geologino (m. 2025)
- 1947: Morice Benin, franca kantisto, kies muzikalbumo en Esperanto In-spir' estis eldonita de Vinilkosmo (m. 2021)
- 1947: Tibor Bentze, hungara skulptisto, restarigisto
- 1947: Sándor Lukács, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj poeto
- 1948: Cat Stevens, brita popolkantisto, muzikisto kaj kantverkisto
- 1949: Endre András Tornay, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1951: Zenóbia Brugós, rumania hungara/hungara grafikistino
- 1952: Robin Williams, usona aktoro, komikulo (m. 2014)
- 1955: Béla Tarr, hungara filmreĝisoro (m. 2026)
- 1956: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano
- 1957: Stefan Löfven, ĉefministro de Svedio
- 1959: Antonín Polách, ĉeĥa verkisto, kuracisto
- 1964: Jens Weißflog, germana skisaltisto
- 1968: Brandi Chastain, usona futbalistino
- 1971: Charlotte Gainsbourg, franca-brita aktorino kaj kantistino
- 1975: Alfredo Rota, itala spada skermisto, olimpikisto
- 1977: Jaime Murray, angla aktorino
- 1987: Anna Striganova, rusia literaturistino, Esperanto-verkistino de furorlibroj, edzino de Dima Ŝevĉenko, kungvidanta eldonejon Impeto kaj kunredaktanta revuon "Esperanto"
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1403: Henry "Hotspur" Percy, angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
- 1425: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (n. 1350)
- 1456: Titusz Dugovics, hungara milita heroo (n. nekonata)
- 1551: Bartholomäus Bernhardi, aŭstra luterana predikisto kaj reformisto (n. 1487)
- 1571: Martim Afonso de Sousa, portugala velisto kaj kolonia administranto (n. 1500)
- 1711: Avedik el Tokat, armena patriarko (n. 1657)
- 1719: Robert Clicquot, franca orgenkonstruisto (n. ĉirkaŭ 1645)
- 1738: Márton Borosnyai Nagy, hungara kuracisto (n. nekonata)
- 1796: Robert Burns, skota poeto (n. 1759)
- 1848: Károly Kőszeghi-Mártony, hungara oficiro, inĝeniero, inventisto de praa gasmasko (n. 1783)
- 1881: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto, teologo kaj arkeologo (n. 1800)
- 1886: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo] (n. 1826)
- 1886: Maximilian Duncker, germana politikisto kaj historiisto (n. 1811)
- 1902: Hugo Mairich, germana inĝeniero akvoteknika (n. 1863)
- 1905: Stefan Aleksander Okrzeja, pola revoluciulo (n. 1886)
- 1907: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo (n. 1838)
- 1922: Jenő Vadas, hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro (n. 1857)
- 1936: Andreas Hinterstoisser, germana alpisto (n. 1914)
- 1940: Henrik Marczali, hungara historiisto (n. 1856)
- 1940: Hans Wagner, germana oficiro kaj filatelisto (n. 1852)
- 1941: Bohdan Lepkij, ukraina verkisto, poeto, literatursciencisto, pola senatano (n. 1872)
- 1942: Hans Herrmann, germana pejzaĝpentristo (n. 1858)
- 1944: Henning von Tresckow, germana generalmajoro sinmortiginta post sensukcesa komploto kontraŭ Adolf Hitler (n. 1901)
- 1944: Claus von Stauffenberg, germana oficiro, iniciatinto de la nesukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 (n. 1907)
- 1946: Arthur Greiser, germana militkrimulo, gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Provinco Vartlando (n. 1897)
- 1955: Anton Staus, germana astronomo kaj inĝeniero (n. 1872)
- 1962: Walter Kolarz, pola historiisto kaj sovetologo (n. 1912)
- 1964: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero kaj mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto (n. 1895)
- 1966: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1893)
- 1970: Miĥail Miĥailoviĉ Gerasimov, sovetia arkeologo, antropologo kaj skulptisto (n. 1907)
- 1971: Yrjö Väisälä, finna astronomo kaj geodeziisto, malkovrinto de 128 asteroidoj kaj 2 kometoj, esperantisto el familio Väisälä, fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, nomiginta eltrovitajn asteroidojn Esperanto kaj Zamenhof (n. 1891)
- 1972: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (n. 1929)
- 1979: Ludwig Renn, germana verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (n. 1889)
- 1980: Aleksandr Logvin, ukraina laboristo, debutinta en "Heroldo de Esperanto" sub la plumnomo Aleksandro Liljer, kies verkoj aperis en Beletraj Kajeroj, "Paco" kaj "Der Esperantist" (n. 1903)
- 1986: Zhang Yuzhe, ĉina astronomo (n. 1902)
- 1990: Sergej Paraĝanov, soveta filmreĝisoro (n. 1924)
- 1994: Clara de Hess, argentina esperantistino, kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo, delegitino de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, fakdelegito de UEA pri vegetarismo, gvidantino kun sia edzo Jorge Hess de E-kursoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko (n. 1910)
- 1998: Alan Shepard, unua usona kosmonaŭto (n. 1923)
- 2005: Gyula Hernádi, hungara verkisto kaj scenaristo (n. 1926)
- 2008: El Kazovszkij, hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto, transseksulo (n. 1948)
- 2010: Luis Corvalán, ĉilia politikisto, ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1916)
- 2010: Gyula László, rumania hungara, sudafrika vinkultivisto (n. 1926)
- 2020: Annie Ross, angla ĵazkantistino kaj aktorino (n. 1930)
- 2023: Tony Bennett, usona kantisto (n. 1926)
- 2024: Nikolin' belga esperantistino (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: sankta Laŭrenco de Brindisi, itala teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio; Apolinaro el Raveno, unua episkopo de Raveno kaj martiro; Danielo (profeto), biblia profeto
- Episkopa Eklezio de Usono: Albert Luthuli, sudafrika instruisto Nobelpremiita pri paco
- Nacia tago en Belgio
- Gvamo: Tago de Liberigo (1944)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676