Saltu al enhavo

Claude Piron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Piron

Claude Piron dum esperanta kongreso en Boulogne-sur-Mer, 2005.
Persona informo
Aliaj nomoj Klaŭdjo
Naskiĝo 26-an de februaro 1931 (1931-02-26)
en Belgio Namuro, Belgio
Morto 22-an de januaro 2008 (2008-01-22) (76-jaraĝa)
en Svislando Gland VD, Svislando
Lingvoj franca Esperanto
Nacieco sviso
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
psikologo
verkisto de nefikcio
esperantologo
esperantisto
eseisto
poeto
interpretisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://claudepiron.free.fr/
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de verkoj
Aliaj aktivaĵoj
Akademiano jes
vdr

Claude PIRON [klod piʁɔ̃] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan); poste li plu tradukadis tutmonde por la Monda Organizaĵo pri Sano ĝis 1969.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo, li nomis sin Klaŭdjo. Interalie, li estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des Langues - Du gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994)* [3] estas speco de psikanalizo de la internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilajn legaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub la pseŭdonimoj Johán Valano kaj Johán Balano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la posta; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron".

Piron diplomitiĝis ĉe la interpretadolernejo de la universitato de Ĝenevo kaj laboris de 1956 ĝis 1961 kiel interpretisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Usono. Li tradukis tie el la angla, la ĉina, la hispana kaj la rusa al la franca. Poste li laboris dum 8 jaroj por la Monda Organizaĵo pri Sano en Azio kaj Afriko. Post edukado al psikanalisto kaj psikoterapeŭto li laboris en la regiono de Ĝenevo kaj ekde 1999 en Gland.

De 1973 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1994 li krome instruis psikologion kaj eduksciencon ĉe la universitato de Ĝenevo. Li krome instruis, konsilis kaj superrigardis junajn psikologojn.

En multaj prelegoj kaj publikaĵoj li traktis demandojn pri psikologio kaj internacia komunikado. Krome li verkis, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano ankaŭ beletrajn verkojn.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
Lasu min paroli plu!, 3-a eldono (2003), lernolibro verkita por legado paralela al Gerda malaperis!
legolibro Vere aŭ fantazie, 1-a eldono (1989)
  • Ĉu vi kuiras ĉine? (krimromano 1976; 3-a eldono: 1996)
  • Malmalice (poemoj 1977)
  • Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (broŝuro 1977)
  • Letero al kolego pri la formo kaj la strukturo de Esperanto (en : Esperanto Vandaag, 1977)
  • Ĉu li bremsis sufiĉe? (krimromano 1978; 2-a eldono: 1979; 3-a eldono: 2022)
  • Kiel personeco sin strukturas (multobligita prelego 1978)
  • Ĉu li venis trakosme? (krimromano 1980)
  • Ĉu ni kunvenis vane? (krimromano 1982)
  • Ĉu ŝi mortu tra-fike? (krimromano 1982, sub la pseŭdonimo Johán BALANO, memkompreneble; 2-a eldono: 2000)
  • Gerda malaperis! (instrua romaneto 1983)
  • Lasu min paroli plu! (instrua novelaro 1984)
  • Ili kaptis Elzan! (facila romaneto 1985)
  • Ĉu rakonti novele? (krimnoveloj 1986)
  • Sen pardono (lernolibro 1988)
  • Psikologiaj reagoj al Esperanto (broŝuro 1988)
  • Vere aŭ fantazie (rakontaro 1989)
  • La bona lingvo (prilingva traktaĵo 1989; 2-a eldono: 1997)
  • Dankon, amiko! (facila rakonto 1990)
  • La kisa malsano (instrua romaneto 1991)
  • Esperanto el la vidpunkto de verkisto (broŝuro 1992)
  • Son-kasedo Frandu Piron (1982)
  • Vivi estas miri (legolibro 1995)
  • La dorsosako de panjo Rut'. "Tiaj ni estas", Volumo 1 (kun Sándor Bakó, noveloj, 1995)
  • Tien (sciencfikcia romano 1997)
  • La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2 (kun Sándor Bako, noveloj 2001)
  • La meteoro. "Tiaj ni estas", Volumo 3 (kun Sándor Bako, noveloj 2002)
  • Dio, psiĉjo kaj mi, aperinta kelkajn tagojn antaŭ lia morto (IEM, 2007)

Johán Valano

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de Ĉu ŝi mortu tra-fike, 1982

Johán VALANO kaj (pli neformale) Johán BALANO estas pseŭdonimoj de Claude Piron. Ili aludas la belgan devenon de Piron: valono el la Moza valo.

Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj, kaj lia novelaro Ĉu rakonti novele? [4] (aperinta kiel unua verko en la Serio Stafeto).

En 1982 LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.

Pri Ĉu rakonti novele?

Citaĵo
 Krim-noveloj. Ĝi estas originale verkita en Esperanto kaj enhavas dekunu krim-rakontojn, kiuj jam aperis en la magazino "Monato" en la jaro 1981, kio jam estas atesto pri ĝia kvalito. La esperanta literaturo ja enhavas ĉiujn diversajn branĉojn de la moderna literaturo kaj tiu ĉi verko atestas pri la branĉo de krim-noveloj. Estas rimarkinde, ke la nomoj de personoj, stratoj kaj geografiaj lokoj havas esperantajn radikojn, kio vere estas originala, ĉar ordinare oni nur esperantigas la nomojn de la diversaj lingvoj. Propra esperanto-literaturo bezonas esperantajn nomojn sendependajn de kiu ajn nacia lingvo, ĉar Esperanto estas universala. 
 Boletín n280 (maj 1987)
Citaĵo
 Vi bald Esperanto hot ŝojn lang derlebt biz 120 jor un blajbt vajter gezunt un ŝtark, hot ziĥ antvikelt a ganc gebit in lingvistik un sociale ŝtudies - esperantologie. Nit vejnik esperantologn interesirn ziĥ aktiv mit jidiŝ. Lmŝl, der ŝvejceriŝer ŝrajber un diĥter Klod Piron hot gelernt jidiŝ, kdi beser cu farŝtejn di forgeŝiĥte fun gevise verter un gramatiŝer partim in Zamenhofs loŝn.   Dum kiam Esperanto jam travivis ĝis 120 jarojn kaj restas plu sana kaj forta, evoluiĝis tuta areo en lingvistiko kaj sociaj studoj - esperantologio. Ne malmultaj esperantologoj interesiĝas aktive pri la jida. Interalie, la svisa verkisto kaj poeto Claude Piron lernis la jidan, por pli bone kompreni la antaŭhistorion de certaj vortoj kaj gramatikaj partoj en la lingvo de Zamehof. 
 Joel Matvejev [5]
  • Frandu piron (1982)
    1. Forvojaĝa kanto
    2. La ekzilito
    3. Sur kampo florkovrita
    4. Floro oranĝa
    5. Kial vin turmentas amo?
    6. Ie en la havenkvartalo
    7. Fromaĝo el Edamo
    8. Jen foje juna kavaliro
    9. Turkisaj ringetoj
    10. Venezuelo
    11. Venas verdaj brigadistoj
    12. Balado pri vespera amo
    13. Side sur altejo (Foresto)
La Bona Lingvo, eldono 1989.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Piron, Claude 1977 : La okcidenta dialekto, Esperanto, 859-60 (7-8), p. 125-126

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Libera Folio, Forpasis Claude Piron Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. http://www.esperantio.net/index.php?id=480
  3. Le Défi des langues france
  4. Eldono de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno.144 p. Formato 21 x 14,5 cm
  5. Jidiŝ un Esperanto, vd. sube

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Claude Piron » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»